Te Hanh
SCIIGO EL SUDA VJETNAMIO


Ĉi tiun tagon
sciig' el Suda Vjetnamio venis:
atendis kvindek homojn
taĉmentoj ekzekutaj,
loĝantoj de dekkvin
vilaĝoj iĝis por eterne mutaj.
Kaj mian koron
atendis dekkvinfoje
taĉmentoj ekzekutaj,
mian animon
vizitis dekkvinfoje
la mortigitoj mutaj
ĉi tiun tagon.